Enkonduko en Esperanto

Nova Lingvafrankao (tiulingve Lingua Franca Nova) estis kreita por esti tre simpla, kohera, kaj facile lernebla lingvo por internacia komunikado. Ĝi havas plurajn pozitivajn kvalitojn.

1. Ĝi havas limigitan fonemaron. Ĝi sonas simile al la itala aŭ la hispana.

2. Oni literumas ĝin fonetike. Neniu infano devu pasigi jarojn por lerni malregulaĵojn.

3. Ĝi havas tute regulan gramatikon. Ĝi estas proksimume tiom modesta ĉi-terene kiom la angla aŭ la indonezia.

4. Ĝi havas limigitan kaj tute regulan aron de produktivaj afiksoj por vortfarado.

5. Ĝi havas bone difinitan vortordon, samkiel multaj gravaj lingvoj.

6. Ĝi havas vortostokon forte bazitan sur la modernaj latinidaj lingvoj. Ĉi tiuj lingvoj estas tre disvastiĝintaj kaj influaj, kaj kontribuis al la angla la plejmulton de ĝiaj vortoj.

7. Ĝi estis konstruita tiel, ke ĝi nature akceptu latinajn kaj grekajn teĥnologiajn neologismojn, komunajn tra la mondo.

8. Ĝi estis konstruita tiel, ke ĝi ŝajnu relative “natureca” al tiuj, kiuj konas la latinidajn lingvojn, sed ne malpli facile lernebla por aliuloj.

Ni esperas, ke vi trovos ĉi tiun lingvon interesa!

Lingua Franca Nova es desiniada per es un lingua vera simple, coerente, e fasil aprendeda, per comunica internasional. El ave alga cualias bon:
 
1. El ave un numero limitada de fonemes. El sona simila a italian o espaniol.

2. El es scriveda como el sona. No enfante debe pasa multe anios studia nonregulas!

3. El ave un gramatica vera simple e regula. El es min complicada ce engles o indonesian.

4. El ave un grupo limitada e tota regula de afises produinte per crea parolas nova.

5. El ave regulas de la ordina de parolas bon definada, como multe linguas major.

6. El ave un lista de parolas fundada en la linguas romanica moderne. Esta linguas es comun e influente, e ia contribui la parte major de parolas engles.

7. El es desiniada per es asetante natural de parolas tecnical de latina e elenica, comun tra la mundo.

8. El es desiniada per aperi la plu parte "natural" per los ci comprende la linguas roman, ma no min fasil per otras.

Nos espera ce tu va trova ce esta lingua es interesante!

Fundamentaĵoj


La alfabeto:
  • a b c d e f g h i j l m n o p r s t u v x z
Prononco, per esperantaj literoj:
  • a b c d e f g h i ĵ l m n o p r s t u v ŝ z
Vortordo:
  • subjekto – verbo – objekto
    • la fema ama la casa “la virino amas la domon”
  • partikulo – substantivo – adjektivoj
    • la casa grande “la granda domo”
  • helpverboj – verbo – adverboj
    • me debe pasea atendente “mi devas marŝi singarde”
La gramatiko:
  • -s (aŭ -es post konsonantoj) pluraligas substantivojn
    • omes e femas - “viroj kaj virinoj”
  • ia kreas la pasintecan formon de verboj
    • tu ia labora - “vi laboris”
  • va kreas la estontecan formon de verboj
    • tu va labora - “vi laboros”
  • ta formas la kondicionalon, kaj estas nedeviga.
    • si me pote, me ta vola - “se mi povus, mi flugus”
  • -nte aldonita al verbo formas la aktivan participon, kiu povas esti aŭ adjektivo aŭ substantivo
    • donante - “donanta” aŭ “donanto”
  • -da aldonita al verbo formas la pasivan participon, kiu povas esti aŭ adjektivo aŭ substantivo
    • donada - “donita” aŭ “donaco (io donita)”
  • la verbo mem povas konduti kiel substantivo
    • nos dansa - “ni dancas” kaj la dansa - “la danco”
  • laŭ la sama maniero, adjektivo povas esti uzata kiel substantivo
    • un om saja - “saĝa viro” kaj la sajas - “la saĝaj (viroj)”
  • adverboj identas al adjektivoj
    • un om felis - “feliĉa viro” kaj el dansa felis - “li/ŝi dancas feliĉe”
  • netransitivaj (senobjektaj) verboj iĝas kaŭzaj (ig-formaj) per aldono de objekto
    • me senta-  “mi sidas” > me senta la familia - “mi sidigas la familion”
Iuj utilaj prefiksoj:
  • des- — malfari
    • infeta - infekti > desinfeta - malinfekti
  • re- — refari
    • lua, dungi > relua - redungi
  • non- — ne-, mal-
    • felis - feliĉa > nonfelis - nefeliĉa, malfeliĉa
Iuj utilaj sufiksoj:
  • -or — homo, kiu profesie faras ion aŭ laboras pri io (-ist-)
    • dirije - reĝisori > dirijor - reĝisoro
    • carne, viando > carnor, buĉisto
  • -ador — ilo, instrumento, aparato, maŝino kiu faras ion aŭ laboras pri io
    • lava - lavi > lavador - lavmaŝino
    • umida  - humida > umidador - humidigilo
  • -eria — laborejo, vendejo, oficejo
    • carne - viando > carneria - buĉejo, viandovendejo
    • flor - floro > floreria - florvendejo
  • -able — ebla aŭ inda
    • ama - ami > amable - aminda, amindulo
  • -eta — pli eta versio
    • flora - floro > floreta - floreto
  • -on — grandega versio
    • avia - birdo > avion - birdego, aviadilo
  • -ia — abstraktigilo, ekvivalento al -ec-
    • madria - patrineco
    •  vania - vanteco
  • -i — fariĝi, aŭ igi, kaŭzi
    • verde - verda > verdi - verdiĝi, verdigi
  • -i — uzi ilon, instrumenton, maŝinon
    • telefon - telefono > telefoni - telefoni
  • -i — frakcioj, onoj
    • un desi - unu dekono

Iuj tre bazaj vortoj

la – la
un – iu, unu (nedefinitiva artikolo)
me – mi, mia, min
tu – vi (singulara), via, vin
el – li, lin, ŝi, ŝin, ĝi, ĝin

nos – ni, nia, nin
vos – vi (plurala), via, vin
los – ili, ilia, ilin

se – si, sia, sin

es – esti
ave – havi 
dona – doni 
vide – vidi
dise – diri
vade – iri

esta – ĉi tiu
acel – tiu

tota – tuta
cada – ĉiu
cadun – ĉiu (homo)
multe – multaj
alga – iuj
algun – iu homo
poca – kelkaj, malmultaj
nun – neniu

ce – kio, tio
ci – kiu, tiu
cuando – kiam
cuanto – kiom
do – kie
como – kiel
per ce – kial
car – ĉar
donce – tial, por ke

vole – voli
pote – povi
debe – devi

plu – pli
min – malpli
e – kaj
o – aŭ
ma – sed
si – jes, se
no – ne

a – ĉe
ante – antaŭ
asta – flanke de, ĝis
con – kun
contra – kontraŭ, malgraŭ
de – de, el, pri
en – en
entre – inter, dum
par – (farita) de iu
per – por
pos – post, malantaŭ
sin – sen, krom
sirca – ĉirkaŭ, proksimume
su – sub
supra – super
sur - sur
tra – tra
ultra – trans, preter

zero – nul
un – unu
du – du
tre – tri
cuatro – kvar
sinco – kvin
ses – ses
sete – sep
oto – ok
nove – naŭ
des – dek

sento – cent
mil – mil

alo – saluton
bon dia – bonan tagon
bon note – bonan nokton
como es tu? – kiel vi fartas?
bon – bone
mal – malbone
grasias – dankon
adio – ĝis poste, adiaŭ

om – viro
fema – virino
xica – knabino
xico – knabo
ami – amiko
ama – ami
odi – malami

oio – okulo
vide – vidi
orea – orelo
oia – aŭdi
boca – buŝo
testa – kapo
mano – mano
pede – piedo
colpe – frapi, (pied)bati
pasea – marŝi, promeni
core – kuri

gato – kato
can – hundo
cavalo – ĉevalo
bove – bov(in)o
avia – birdo
pex – fiŝo
flor – floro
arbor – arbo

pais – lando
site – urbo
vile – vilaĝo
casa – domo
ofisia – oficejo
otel – hotelo
scola – lernejo
restorante – restoracio

auto – aŭto
tren – trajno
avion – aviadilo
gida – stiri, konduki veturilon
vola – flugi

sala – ĉambro
seja – seĝo
table – tablo
telefon – telefono
entra – eniri
sorti – eliri
senta – sidi
usa – uzi

camisa – ĉemizo
pantalon – pantalono
falda – jupo
jaca – jako, mantelo
sapato – ŝuo
xapo – ĉapelo
porta – porti

libro – libro
jornal – gazeto
pen – plumo (skribilo)
nota – noto
leje – legi
scrive – skribi

tas – taso
vitro – glaso
plato – telero
force – forko
cotel – tranĉilo
culier – kulero

carne – viando
legum – legomo
poma – pomo
orania – oranĝo
pan – pano
pasta – pastaĵo
ris – rizo
coce – kuiri
come – manĝi

acua – akvo
te – teo
cafe – kafo
bir – biero
vino – vino
bevi – trinki

sol – suno
luna – luno
pluve – pluvo
neva – neĝo
tera – tero
mar – maro

color – koloro
roja – ruĝa
jala – flava
verde – verda
blu – blua
blanca – blanka
negra – nigra

grande – granda
peti – malgranda
distante – malproksima
prosima – proksima
bela – bela
cara – kara, multekosta
barata – malmultekosta
costa – kosti
paia – pagi
compra – aĉeti
vende – vendi
abrida – malfermi
cluida – fermita